Rjazan-2 (ruse Рязань II) estas loka fervoja stacio de 2-a klaso de la Moskva fervojo. Ĝi estas unu el la du stacidomoj en la urbo Rjazan kaj la ĉefa haltejo sur la linio Moskvo - Rjaĵsk (Rjazana linio).
La stacio estas kunliga stacio por malsamaj specoj de kurento: al Rjaĵsk - alterna, al Moskvo - kontinua. Lokomotiv-transportitaj trajnoj faras longan halton ĉe la stacio (23 minutoj) por ŝanĝi elektrajn lokomotivojn.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj