Rjazana linio

Rjazana linio

Trafikado
Trafikanto Moskva fervojo
Teknikaj trajtoj
Longo ? km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
vdr

La Rjazana linio estas fervoja linio de Moskvo al Rjazan tra la urboj Luberci, Ĵukovskij, Ramenskoje, Beloozjorskij, Voskresensko, Kolomna, Ozjori, Luĥovici, Zarajsk, Ribnoje. Ĝi trapasas Moskvon (Centra, Orienta, Sud-Orienta distriktoj), Moskvan provincon kaj Rjazanjan provincon. Konstruita en 1862 inter Moskvo kaj Kolomna, ĝi estis la 19-a fervoja linio funkcianta tiutempe en Rusio kaj unu el la plej malnovaj ĉe la Moskva fervojkruciĝo.

La sekcio Kazana stacidomo - Luberci-1 estas kombinita kun la Kazana linio. Estas kvar ĉefaj trakoj inter la Kazana stacidomo kaj la stacio Ippodrom (Ramenskoje), la sekcioj Faustovo-Vinogradovo kaj Ribnoje-Rjazan estas tritrakaj, la cetero de la linio estas dutraka. Ĝi estas la nura linio de la Moskva fervojo kun maldekstra trafikflanko.

Mapo

Vidu ankaŭ

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Рязанское направление Московской железной дороги en la rusa Vikipedio.