Li elpensis la ideon de „Pan-Eŭropo“ kaj proponis, ke Eŭropo unuiĝu al politika kaj ekonomia alianco, nomata Pan-Eŭropo, t. e. „Tuta Eŭropo“.
En 1922 li aliĝis al la viena framasonisma loĝio Humanitas. Tie li okupiĝis pri pacifismo, socialaj reformoj, interkompreniĝo de la popoloj ks.
Li fondis en la jaro 1924 la Paneŭropan Union, la plej malnovan eŭropan unuiĝan movadon. Membroj de la asocio estis inter aliaj Albert Einstein, Thomas Mann, Aristide Briand kaj Konrad Adenauer. Grafo Coudenhove-Kalergi estis per tio pioniro de la hodiaŭa eŭropa ideo kaj la eŭropa memdifino, identeco. Kontraŭe al la hodiaŭa Eŭropa Unio (EU), Kalergi vidis Eŭropon kiel kontraŭpezon al Usono, Rusio kaj Azio en ekonomia, kultura kaj politika rilatoj. La unuaj monapogantoj de la movado estis Louis Rotschild kaj Max Warburg.
Pluaj aspektoj de Eŭropo laŭ Kalergi estis la libereco, paco, bonstato kaj kulturo. La hodiaŭa Eŭropo tiun memkomprenon transprenis, kiun Kalergi en tempo de absoluta naciismo disvastigis, tuj post la unua mondmilito, en 1918. Grafo Coudenhove-Kalergi postulis Francion kaj Germanion fini siajn disputojn kaj koncentri je la komuneco. La skandinavaj ŝtatoj devis laŭ vido de Kalergi la iniciaton kapti kaj komuniki tion al plua parto de Eŭropo.
La ideoj de Kalergi estis forpuŝitaj, post kiam komenciĝis en 1939 la dua mondmilito. En la Tria Imperio, la Paneŭropa Unio estis malpermesita. Li elmigris en 1938 unuafoje al Svislando, poste al Usono. Tiutempe instruas li en Novjorko kiel profesoro pri historio. Coudenhove-Kalergi restis fidela al siaj ideoj ĝis la morto en 1972 kaj esperante, ĝojante rigardis evoluon de Eŭropo post fino de la dua mondmilito.
Li bonvenigis la paroladon de Winston Churchill de 1946, kiu akceptis centrajn postulojn de Kalergi. Li ricevis la 18-an de majo 1950 la unua internacian Karolan Premion de la urbo Aachen pro speciala laboro por la Eŭropa Unuiĝo.
Li transdonis la 5-an de junio1950 al la Konsilio de Eŭropo siajn skizojn pri la Eŭropa flago. Pro kontraŭstaro de Turkio, la propono pri flago kun ruĝa kruco en la mezo estis forpuŝita.
„ Tre korekta traduko de kelka paĝa alvoko al la Eŭropaj ŝtatoj por kuniĝi en Federacio, por firmigi kaj certigi la mondan pacon kaj la son (sic) de Eŭropo je la triobla vidpunkto politika, militista kaj ekonomia. ”
Anita Ziegerhofer-Prettenthaler (2004): Botschafter Europas. Richard Nikolaus Coudenhove-Kalergi und die Paneuropa-Bewegung in den zwanziger und dreißiger Jahren. ISBN 3-205-77217-2
Ulrich Wyrwa: Richard Nikolaus Graf Coudenhove-Kalergi (1894–1972) und die Paneuropa-Bewegung in den zwanziger Jahren. In: Historische Zeitschrift 283 (2006), H.1, pp. 103–122.