René Vermandere
René VERMANDERE (naskiĝis en Antverpeno la 25-an de februaro 1857 kaj mortis en Kortrejko en 1944) estis flandra verkisto kaj muzikisto.
Vermandere apenaŭ povis ĝui instruadon kaj iĝis bakisto, same kiel liaj gepatroj. Kiam li estis 23-jaraĝa li renkontis la komponiston Peter Benoit, kiu instigis lin lerni muzikon. Tio ĉi ne plene fiaskis, sed tamen li preferis denove eklabori en sia bakejo. En 1889 li ekloĝis en Borgerhout kaj iĝis vojaĝanta vendisto. Sed ankaŭ tio ne plaĉis al li, kaj en 1895 li estis dungita kiel ĵurnalisto de Gazet van Antwerpen. Tie li ekspertis sian verkan talenton kaj li ekpublikigis novelojn, rakontojn, teatraĵojn kaj kantojn. Plej konataj iĝis liaj rakontoj pri "Van Zon" (en Esperanto tradukita kiel "Delsuno").
Verkoj
- "Het Blauwe Oog" (La blua okulo), teatraĵo, Gento, 1880
- "Twee Vaders" (Du patroj), teatraĵo, Gento, 1880
- "Een Huwelijk per Annoncenblad" (Geedziĝo tra anoncgazeto), teatraĵo, Gento, 1881
- "'k Ben te Parijs" (Mi estas en Parizo), teatraĵo, Gento, 1884
- "4%", teatraĵo, Antverpeno, 1886
- "Een uur Groot!" (Unu horon aĝa), teatraĵo, Antverpeno, 1886
- "De Gazetverkooper" (La gazetvendisto), teatraĵo, Gento, 1886
- "Rommelaar en Bommelaar", teatraĵo, Antverpeno, 1887
- "De Nieuwe Spuit" (La nova injektilo), teatraĵo, Borgerhout, 1889
- "Levende Dooden" (Vivantaj mortintoj) teatraĵo, Gento, 1889
- "De Gevangene" (La prizonulo), teatraĵo, Gento, 1889
- "Van Hand tot Hand" (De mano al mano), teatraĵo, Gento, 1889
- "Familieeer" (Familiara), teatraĵo, Gento, 1889
- "Mops", teatraĵo, Antverpeno, 1890
- "Vijf Novellen" (Kvin noveloj), Kortrejko, 1888
- "Droeve Dagen" (Malgajaj tagoj), noveloj. Borgerhout, 1890
- "Schetsen en Novellen" (Skizoj kaj noveloj), Antverpeno, 1891
- "Gedenkenissen" (Memoraĵoj), 1893
- "Waar 't Vliegen wil" (Kien ajn ĝi flugas), 1895
- "Op droog Zaad" (Senmone), 1900
- "Van Zon-Zaliger" (La formortinta Delsuno), Loveno, 1907.
Tradukoj
Formortinta Delsuno, traduko de "Van Zon-Zaliger" el la nederlanda de Oscar Van Schoor, publikigita en 1910. Ĝi entenis 119 paĝojn kun 18 bildoj.
|
|