Por fari ĉenbendon oni kunigas raŭperojn unu kun la alia per kamoj kaj mufoj. Por plialtigi eluziĝrezistecon kaj daŭron de uzebleco oni faras raŭperojn kaj la kunigajn elementojn el speciala altmanganoza ŝtalo kaj poste hardas ilin. Oni ankaŭ uzas kaŭĉuko-metalajnartikojn, artikojn kun nadla lagro k.a.