Ĝi situas sur la duoninsuloJukatano, kies sud-orientan duonon ĝi okupas. Sude ĝi limas al Belizo kaj Gvatemalo.
Ĝia areo estas 50 800 km². Pri la loĝantaro estas diversaj indikoj: la hispana vikipedio indikas 874 000 (en la jaro 2000), la franca kaj germana vikipedioj indikas nur la duonon, la dana 1,2 milionojn. La provinca retpaĝejo ne indikas precizan nombron, sed diras, ke la distrikto Solidaridad havas 36 395 loĝantojn, nome 4,0 % de la provinco; el tio rezultas proksimume 450 000 loĝantoj.
La provinca ĉefurbo estas Chetumal.
La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2 estas "MX-ROO".
Ĝi estas la plej nova provinco de Meksiko, ekestinta nur en 1974.
La nomo de la provinco venas de Andrés Quintana Roo, konata revoluciulo. La regiono portas lian nomon jam de 1902, longe antaŭ la subŝtatiĝo.
La plej grava ekonomia faktoro de la provinco estas turismo, pro la maraj plaĝoj kaj la historiaj vidindaĵoj. Gravas la marbordaj banlokoj Cancún (flughaveno) kaj Playa del Carmen kaj insuloj Cozumel, Holbox kaj Isla Mujeres. Pri la iama civilizo de la majaoj atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj, ekzemple ĉe Tulum.