Public Universal Friend (naskiĝnome Jemima Wilkinson; 29-a de novembro, 1752 – 1-a de julio, 1819) estis naskita kiel kvarageneracia angl-usonano al familio de kvakeroj en Rodinsulo, kaj asignita kiel ino ĉe la naskiĝo. Kiel infano, Friend estis forta kaj atletika, amis bestojn, kaj estis lerta rajdanto kaj avida leganto. Friend suferis severan malsanon en 1776 (je aĝo de 24), kaj estis raportite, ke mortinte Friend estis revivigita de Dio kiel sengenra evangeliisto nomata Public Universal Friend (publika universala amiko).
Fonto