Prometeo Ligita (Antikva greka lingvo: Προμηθεὺς Δεσμώτης, Promētheus Desmōtēs) estas iom escepta verko inter la atikaj tragedioj de Esĥilo. Ne estas sciata kiam oni unue prezentis la teatraĵon, kaj kelkaj ne klarigitaj "enigmoj" indikas ke eble ĝi ne estas verkita de Esĥilo.
Ĝi estas elhelenigita de Albert Goodheir kaj eldonita de Eldonejo Kardo el Glasgovo, Skotujo en 1982.
Enhavo
Post la rabo de la fajro, Prometeo estis ligata al Kaŭkazo fare de la dio Hefesto. Intrigite de la kriegado de la torturigato, la Oceanidoj aperas, kaj funkcias kiel ĥoron. Kiam ilia patro Oceano volas peri ĉe Zeŭso, tiam Prometeo rifuzas tiun helpon, esperante ke baldaŭ estos fininta la tiranecon de Zeŭso. Nome Prometeo konas sekreton, per kiu li siatempe esperas obteni sian liberigon de Zeŭso per ĉantaĝo! Kiam la dio Hermeso provas konvinkigi lin abandoni la sekreton, tiam Prometeo obstine silentas. La kolera Zeŭso senkatenigas la naturfenomenojn kaj enterigas Prometeon sub la monda ruinaĵo.
Bildaro
-
1623
Rijksmuseum : Dirck van Baburen (1594-1624)
-
1762
Luvro : Nicolas Sébastien Adam (1705-1778)
Eksteraj ligiloj
Bibliotekoj
|
- PeEnEo: 476759
- GND: 4201258-2
- LCCN: n81062716
- VIAF: 178732813, 4342160364977763680007, 7159474177527661348, 25159474046227660356, 731166717385727150006 259058129, 178732813, 4342160364977763680007, 7159474177527661348, 25159474046227660356, 731166717385727150006
- SUDOC: 031544851 028318056, 031544851
- BNF: 12273963b
- NLA: 35063550
- BNE: XX2215975
|