Franciskanoj alvenis jam en la 13-a jarcento, ili servis en tiu loko. Inter 1596-1687 dominado de turkoj okazis kaj tiu preĝejo iĝis moskeo. Post la turkoj minoritanoj alvenis, kiuj reokupis la preĝejon, sed ĝi pro inundo detruiĝis en 1712. La minoritanoj konstruis pli novan kirkon, sed denove okazis inundoj. La pli nova preĝejo konstruiĝis en 1758 en loko iom for de la detruita preĝejo, kiu pretiĝis en 1767. La freskoj pretiĝis inter 1769–1770, post unu jaro la ĉefaltara bildo pretiĝis. Malgrandaj konstruadoj okazis ĝis 1792. En 1823incendio okazis en la monaĥejo kaj en 1827 en la preĝejo. En 1925tertremo okazis.
La konstruaĵo estas Monumento historia. En la monaĥejo lernejo-kolegio funkcias. Ĉiutage okazas solena melodia sonorado je la 11, 15 kaj 18 horoj. Kermeso okazas en la 13-an de junio.