Presidente Prudente estis fondita en 1917, post 4 jaroj ĝi vilaĝiĝis, en 1923 ĝi ricevis statuson de urbo.
Ekonomio
La industria agado estas plejparte bazita sur produktado de mebloj. Loka agrikulturo prosperas en la ĉirkaŭa areo: kafoj, rizoj, maizoj, kotonoj, faboj kaj bredado de brutaro.
Klimato
En Presidente Prudente la averaĝa jara temperaturo estas 23 °C, sed en julio kaj aŭgusto la temperaturo atingas la frostopunkton. Jare pluvas po 1361 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro-marto pli ofte.