La preĝejoMetamorfozo de Kristo (origine hungare Urunk Színeváltozása) estas romkatolika konstruaĵo en Győr, en la kvartalo "Újváros". Ĝi estas la dua plej granda preĝejo en Győr.
Historio
En tiu urboparto la unua preĝejo (fakte kapelo) estis konstruita en 1695 en tiu loko, kie nun estas la sinagogo. La dua preĝejo estis origine luterana ligna preĝejo, sed en 1749 laŭ reĝa ordono ĝi iĝis katolika preĝejo Sankta Jozefo. En la sama loko estis konstruita la nun videbla preĝejo inter 1836-1841.
Preĝejo
La preĝejo limas kun 3 stratoj laŭ la trotuaroj, la kvara flanko estas strikta korto. La fasado estis simetria, meze la ĉefenirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. Ĉe la stratangulo krucifikso estas videbla. La navo havas ambaŭflanke kvazaŭ flankonavojn, kiuj estas fakte serio de flankaj altaroj. La ĉefaltara bildo prezentas Metamorfozon de Kristo, apude estas skulptaĵoj pri diakono (Sankta) Stefano kaj Sankta Jozefo. Freskoj de la sanktejo estis pentritaj en 1858. La flankaj kapeloj estas dediĉitaj al Sankta Familio, Sankta Krono kaj Sankta Maria. La orgeno alvenis en 1854. La preĝejo ekstere renoviĝis en 2015.