Porfirio (Porphyrio) estas eta birda genro de la familio de Raledoj. La du membroj de la genro estas la purpura porfirio (Porphyrio porphyrio) kaj la takaheo (Porphyrio hochstetteri). Inter formortintaj membroj de la genro estas Porphyrio albus, kaj la norda Takaheo, Porphyrio mantelli. Ankaŭ eblas meti en tiun genron kelkajn speciojn ankaŭ atribueblaj al genro Porphyrula, kiel la alena porfirio (Porphyrio alleni aŭ Porphyrula alleni), la amerika porfirio (Porphyrio martinica aŭ Porphyrula martinica), la Porphyrio flavirostris aŭ Porphyrula flavirostris, kaj la madagaskara porfirio (Porphyrio madagascariensis aŭ Porphyrula madagascariensis).
Aspekto
La nuntempaj specioj estas kokograndaj raloj kiuj havas purpuran kiel ĝeneralan koloron. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj. Ili havas longajn krurojn, fruntan ŝildon kaj ruĝan aŭ rozkoloran bekon.
Ĉefa specio
La Purpura porfirio loĝas en junkaro de la Malnova Mondo kaj havas ses aŭ pliajn subspeciojn depende de la fakuloj kaj de la detaloj en plumarkoloro.
Aliaj specioj
Oni supozas, ke la Porphyrio albus kaj la Takaheo de Novzelando evoluis el izolitaj loĝantaroj de la Purpura porfirio. La unua perdis sian plumarkoloron kaj iĝis blanka kaj la dua iĝis nefluga kiel okazis al multaj insulaj specioj antaŭ sia formorto.
La preskaŭ formorto de la takaheo (ununura kolonio estis remalkaŝita nur en 1948) permesis al la purpura porfirio rekoloniigi Novzelandon lastatempe, ĉar la du porfiriaj specioj kondutas ekologie simile: ambaŭ manĝas burĝonojn de planktoj elradikitaj per siaj longaj fingroj por elmanĝi la mildajn partojn.
Hochstetter-porfirio, Hoĥŝtetera porfirio, Sudinsula porfirio, Takaheo (Porphyrio hochstetteri), foje lokita en genro Notornis, foje kiel subspecio de mantelli