La Blua porfirio (laŭ la latinlingva scienca nomo Porphyrio caerulescens, kaj ankaŭ Reunia porfirio), estis granda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estis hipoteza jam formortinta specio de la familio de raledoj kiu estis endemia de la insulo Reunio, Maskarenoj. Kvankam konata nur el rakontoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj fare de vizitantoj en la insulo, ĝi estis science nomita en 1848, baze sur la rakonto de 1674 fare de la franca vojaĝisto Sieur Dubois. Ekde tiam konsiderindan literaturon oni dediĉis al ties eblaj parencecoj, kaj nuntempaj esploristoj interkonsentas, ke ĝi deriviĝis el la genro Porphyrio. Oni konsideris ĝin mistera kaj enigma pro manko de fizika pruvaro de ties vera ekzistado.
Tiu birdo estis priskribita kiel tute blua laŭ plumaro kun ruĝaj beko kaj kruroj. Ĝi laŭdire estis de la grandeco de Reunia ibiso aŭ koko, kio povis signifi 65-70 cm de longo, kaj ĝi eble estis simila al la takaheo. Kvankam facile ĉasita, ĝi estis rapida kuranto kaj kapabla flugi, kvankam ĝi faris tion malprete. Ĝi eble manĝis vegetaĵan materion kaj senvertebrulojn, same kiel aliaj samgenranoj, kaj laŭdire nestumis inter herboj kaj akvaj filikoj. Ĝi estis nur trovita sur la altebenaĵo Plaine des Cafre, al kiu ĝi eble retiriĝis dum la lasta parto de sia ekzistado, dum aliaj porfirioj vivas en malaltaj marĉoj. Kvankam la lasta senduba raporto estas de 1730, ĝi eble pluvivis ĝis 1763, sed troĉasado kaj la enkonduko de katoj verŝajne pelis ĝin al formorto.
Referencoj
Eksteraj ligiloj