La Amerika porfirio (Porphyrio martinica laŭ kio ankaŭ Martinika porfirio, estas granda birdo de la familio de Raledoj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Purpura porfirio, Porphyrio porphyrio kiu loĝas en Malnova Mondo kaj estas pli granda.
La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj.
Aspekto
Tiu mezgranda specio estas nekonfuzebla danke al siaj grandaj flavaj kruroj, purpurblua plumaro kun verda dorso kaj beko ruĝa kaj flava ĉepinte. Pli diferenciga estas la frunta ŝildo, kiu estas blua aŭ blanka. Subvosto estas blanka.
Junuloj estas iom pli brunaj ol purpuraj.
Kutimoj
Tiu specio flugas mallongajn distancojn kaj faras ĝin havante hokitaj la longajn krurojn.
Ties reprodukta medio estas tropikaj marĉoj de sudokcidenta Usono kaj tropikaj regionoj de Centra Ameriko kaj Karibio. Tiu specio estas loĝanta en suda Florido kaj la tropikoj, sed plej granda parto de la usonaj birdoj migras vintre suden ĝis Argentino.
La nesto estas flosanta strukturo en marĉo. Sur ĝi la ino demetas el 5 ĝis 10 ovojn flavecajn kun brunaj makuletoj.
Ili estas ĉiomanĝantaj -animala kaj vegetara materialo- kiel semoj, folioj kaj fruktoj de plantoj kaj akvaj kaj teraj, insektoj, ranoj, helikoj, araneoj, vermoj kaj fiŝoj. Foje eĉ ovojn kaj idoj de aliaj birdoj.
Bildaro
-
Amerika porfirio de Nacia Parko
Everglades, Florido, Usono
-
Amerika porfirio de Nacia Parko
Everglades, Florido, Usono
Referencoj