Plön estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Plön de la federacia landoŜlesvigo-Holstinio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Krome ĝi ankaŭ estas la administra centro de komunumaro nomata Amt Großer Plöner See, de pluraj najbaraj komunumoj, sen ke la urbo Plön mem apartenus al la komunumaro. Fine de decembro 2022 la urbo havis 8941 loĝantojn.