Dum la 19-a jarcento kelkaj aŭtoroj provis revivigi la dialekton, kiu estis nura popola idiomo, kiel beletran lingvon, pere de kanzonoj, poemoj, rakontoj, teatraĵetoj. Tiu ĉi emo ne tute malaperis en la 20-a jarcento, sed iĝas malpli kaj malpli, ĝenerale reduktita al komikaĵoj, dum la efektiva ĉiutaga uzo de la dialekto malaperadas. Homoj parolantaj centprocente ĝin estas nun ege raraj, pli ofte oni aŭdas homojn en kies normfranca lingvaĵo intermiksiĝas spuroj de la pikarda.
Nou patois, ch'est l'manière qu'in dit nou contes
Ch'est de l'fachon-là qu'in parlot tout l'mont'.
Ch'est l'langache ed'nou vieux, ed'nou z'aïeux
Et croïez-meu, y a pas d'quoi n'n'ête honteux!
........
Nou patois i cante comme el'vint d'ichi,
Et chà ne s'comprind qu'avec des amis.
In l'parlot déjà à l'récréation
Pou faire bisquer ch'clerc et ses punitions.
(aŭtoro: Guy Dubois)
Prononchelpo
nu patŭa, ŝe l'manjer' k'i~ di nu ko~t'
ŝe de lfaŝo~ la ki~ parlo tu l'mo~t.
E kroje mÖ, j'a pa dkŭa n'n'et' o~tö!
....
nu patŭa i ka~t' kom el vi~ d'iŝi,
e ŝa nÖ skompri~ k'avek de zami
I~ l'parlot deĵa à l'rekreasio~
Pu fer biske ŝkler e se punisio~. )
NB: ~ montras nazan vokalon
Franclingva traduko
Notre patois, c'est la manière dont nous disons ce qu'on a à dire
C'est de cette façon-là qu'on parlait nous tous.
C'est la langue de nos vieux, de nos aïeux
Et croyez-moi, il n'y a pas de quoi en être honteux!
......
Notre patois il chante comme le vent d'ici,
Et ça ne se comprend qu'avec des amis.
On le parlait déjà à la récréation
Pour faire bisquer le maître et ses punitions.
Esperantlingva traduko
Nia loklingvo, jen la maniero per kio ni diras niajn aferojn.
Tiel parolis ni ĉiuj.
Jen la lingvaĵo de niaj maljunuloj, de niaj prauloj,
Kaj kredu min, ne indas honti pri tio!
..........
Nia loklingvo kantas tiel kiel la ĉi-loka vento,
Kaj tio kompreniĝas nur kun amikoj.
Ni parolis ĝin jam dum la lernejpaŭzo
Por spiti la instruiston kaj liajn punojn.