Petras Lapienė

Petras LAPIENĖ

Persona informo
Naskiĝo 18-a de oktobro 1904
en

Kviriškis, distrikto Biržai (Litovio)

Morto 2-a de septembro 1943
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1924–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Litovio Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
(1936 06 29-1937 04 11)
Esperantistiĝis en 1924
vdr

Petras LAPIENĖ (naskiĝis la 18-an de oktobro 1904 en Kviriškis, distrikto Biržai, mortis la 2-an de septembro 1943 en Kaunas) estis pedagogo, folkloristo, esperantisto el Litovio.

Vivo

En fakultato de Sociaj Sciencoj de Kaŭna Universitato de Vytautas la Granda P. Lapienė studis litovistikon, germanistikon kaj pedagogikon. La studojn finis en 1929 kaj komencis labori kiel gimnazia instruisto de litova lingvo en Linkuva (distrikto Pakruojis). Ekde 1932 P. Lapienė laboris en gimnazio de Utena. Ekde 1934 li eklaboris en gimnazioj de Kaunas. En periodaĵoj li publikigis artikolojn pri Vincas Krėvė[1], M. K. Čiurlionis k.a.

Krom la litova kaj Esperanto P. Lapienė flue parolis angle, germane, france kaj ruse.

Folklorista agado

Folkloraj tradicioj estis profundaj en familio de P. Lapienė. Lia avo Martynas Lapienė (1827-1910) estis kanklisto, la patro (ankaŭ Petras Lapienė (1865-1962)) ludis per kankloj[2], skuduĉej[3], blovadis blovtubon, kantis popolkantojn sutartines[4]. Petras Lapienė ankaŭ ne flankeniĝis de la folkloro. Li komencis kolektadi folkloraĵojn jam en la gimnazio. Estante gimnaziano de la 2a gimnazio de Biržai li surskribis unuajn du rakontitajn fabelojn. Poste P. Lapienė ekkolektis ankaŭ popolajn kantojn. Laborante kiel instruisto, li instigadis lernantojn kolekti folkloraĵojn. P. Lapienė iĝis konstanta kunlaboranto kaj korespondanto de Litova Folklora Arkivo. P. Lapienė prezentis al la arkivo 5 grandajn kolektojn, entute preskaŭ 3000 diversajn folkloraĵojn. En 1935 li alsendis la lastan kolekton de 52 popolkantoj sutartines[4] surskribitajn ĉe sia patro.[5]

Esperantista agado

P. Lapienė esperantiĝis en 1924 en gimnazio de Biržai. Jam tiam li verkis artikolojn al gimnazia gazeteto Tagiĝo[6]. P. Lapienė tradukis en Esperanton litovajn popolajn kantojn kaj poezion de litovaj poetoj. Esperantigita de li versaĵo Floroj el fojno ("Gėlės iš šieno") de litova poeto Kazys Binkis (1993-1942) estis premiita en la 13a konkurso Internaciaj Floraj Ludoj (Soller,1927)[7]. P. Lapienė esperantigis el la litova verkojn de litovaj verkistoj, popolkantojn, eldonis 2 kolektojn: El litova poezio (1938) kaj Litovaj popolkantoj (1939).
P. Lapienė estis unu el kunpreparintoj de Plena litova-Esperanta vortaro, tamen la manuskripto dum la Dua mondmilito perdiĝis[6].
P. Lapienė kunlaboradis en revuo Litova Stelo, estis ĝia redaktoro dum 1937-1940. Ekde la 1936 ĝis la 1937 li estis prezidanto[8] de Litova Esperanto-Asocio, dum 1939-1940 estis estrarano de LEA.

Verkoj

  • El litova poezio / trad. kaj kolektis P. Lapienė, 1938
  • Litovaj popolkantoj / trad. kaj kolektis P. Lapienė, 1939

Recenzoj

Pri El litova poezio

Citaĵo
 Volumo modele redaktita, pri kiu sinjoro Papiené estas certe gratulinda. Dudekpaga enkonduko skizas la historion de la skriba litova poezio, kaj ĉe la fino troviĝas glosaro de vortoj klarigendaj por nelitovoj, kaj listo de ĉiuj neologismoj. Ĉio preciza, detala, kaj helpa por la leganto, kaj simple farebla ; tamen kiom ofte iu kompilinto pensas, ke por tutmonda legantaro necesas iom senorde kolekti kelkajn pecojn, kaj lasas al aliaj la taskon eltrovi la datojn de la verketoj kaj verkintoj, kaj la signifojn de diversaj naciaj nomoj kaj nove elpensitaj neologismoj ! Feliĉaj ni estas, trovante la redaktan zorgemon de, ekzemple, L. N. Newell, ankaŭ ĉe la kompilinto de ĉi tiu volumo el lando eta sed kulture tre grava. Ĉiu, kiu memoras, kiom multe Litovujo okupis la pensojn de Zamenhof —kaj ĉiu, kiun interesas ĝiaj ege interesaj lingvo kaj historio volos posedi la volumon, pro kies eldono precipe sinjoro Lapiene estas dankinda, al kiu tamen multaj aliaj kunhelpis, inkluzive de nia bedaŭrata pioniro prelato A. Dombrovski. La alta nivelo de la lingvaĵo estas inda de la temo, kaj la klara preso kaj bona papero kunhelpas al la sincereco de nia bonvenigo. 
— K. R. E. STURMER. La Brita Esperantisto - Numero 405, Januaro (1939)

Notoj, referencoj kaj fontoj

  1. Vincas Krėvė–Mickevičius (1882-1954) estis litova verkisto.
  2. Litove kanklės, science tiu instrumento estas nomata pinĉkordofono
  3. Litove skudučiai, estas kompleto de simplaj, primitivaj muzikiloj, aranĝita el pluraj malsamlongaj lignaj blovtubetoj (de 10 ĝis 20 cm), donantaj nur po unu tono.
  4. 4,0 4,1 Litove sutartinės, ili estas multvoĉaj litovaj popolkantoj. Estas karaktera sekunda intervalo inter apartaj voĉoj kaj sinkopaj ritmoj.
  5. Andžela Jakubynienė, Tautosakos rinkėjas Petras Lapienė, ISSN 1991-2831 Tautosakos darbai XX(XXVII) 2003, p. 321-323.
  6. 6,0 6,1 Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto unua (1997), p. 61
  7. El litova poezio, 1938, p. 124
  8. Antanas Mekys, Litova Esperanto-Asocio 80-jara, Litova Stelo, n-ro 6, 1999, p. 5.