Pál KOVÁCS [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Pál (malofte Kováts Pál) estis hungara kuracisto, verkisto, dramisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Pál Kovács naskiĝis la 1-an de julio 1808 en Dég. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1886 en Győr.
Biografio
Pál Kovács frekventis lernejon en Pápa, universitaton en Pest (urbo) inter 1827-1833. En Pest li konatiĝis kun kremo de literatura vivo kaj partoprenis en redaktado de revuoj. En 1834 li studvojaĝis al Germanio. Hejmenveninta li ĝismorte kuracadis en Győr. En 1836 li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Dum la liberecbatalo en 1848-49 li fondis periodaĵon por apogi la liberecon. Poste la Habsburgoj kondamnis lin je malliberejo.
Verkaro (elekto)
- A nevendék nőnem 1833 - prikuracista studo
- Thalia: Eredeti szindarabok gyűjteménye I–III. (Kolektaĵo de originaj teatraĵoj) 1833–1837
- Kovács Pál munkái: Beszélyfüzér I–II 1841
Memorigiloj
Fontoj
Vidu ankaŭ