La superreganta arbaro ĉefe konsistas el eŭkaliptoj : efektive estis la humideco de tiuj arboj de kiu oni origine supozis ke ĝi kaŭzis la bluan nebulon kiu donis al la montaro ĝian nomon.
Gamo da diferencaj eŭkaliptarboj dominas specifajn areojn de tiu vasta ekoregiono, inkluzive de: en suda Kvinslando/norda Novsudkimrujo - Eucalyptus microcorys, Eucalyptus pilularis, Lophostemon confertus, Eucalyptus grandis, kaj Eucalyptus cloeziana; suda Novsudkimrujo - Eucalyptus saligna, Eucalyptus paniculata, kaj Eucalyptus pilularis; kaj je la novsudkimra marbordo Eucalyptus eugenioides.
Ekzistas speciale riĉaj kolektoj de endemiaj plantoj en iuj areoj: la eŭkaliptoj de Blua Montaro; la pluvarbaroj de la areo de Limo-Montaro en la McPherson-Montaro inkluzive de Varning-Monto, Najtkap Nacia Parko kaj Lamington Nacia Parko inkluzive de Binna Burra; kaj la sablodunoj de Monda heredaĵo de UneskoFraser-insulo kaj la Grand-Sabla Nacia Parko de suda Kvinslando.
Ekzistas bonkonataj areoj de pluvarbaro protektitaj kiel la Gondvanaj Pluvarbaroj de Australio, entenantaj apartajn areojn de subtropika pluvarbaro en Novsudkimrujo, seka pluvarbaro de suda Kvinslando (kvankam la plej granda parto el tiu estis senarbarigita por agrikulturo kaj pinplantejo) kaj varma-mezvarma pluvarbaro sude de Sidnejo. Finfine la marbordoj estas kovrataj per arbedoj, erikejo kaj alia sablodunovegetaĵaro.
Tiuj vivejoj estas minacataj per daŭranta senarbarigo por agrikulturo kaj urbanizado kaj per incendioj, dum enmetitaj specioj, kaj plantoj kaj bestoj, kaj poluo de akvoprovizaĵoj minacas la indiĝenan biodiversecon. Tamen, kontrolita arbarekspluatado de diversaj eŭkaliptospecioj (E.microcorys, E.saligna, E.pilularis, E.grandis) subtenas grandajn areojn de tiuj indiĝenaj arboj same kiel formalaj protektejoj kiel ekzemple tiuj supre menciitaj kaj Reĝa Nacia Parko proksime de Sidnejo kiu enhavas iujn de la diferencaj vivejoj priskribitaj ĉi tie [2]. Urbaj areoj en tiu ekoregiono inkludas Sidnejon kaj Brisbanon dum feriejoj kiel Nordstradbrok-Insulo kaj Ballina altiras vizitantojn al la marbordo.