La Oldenburga dinastio (germaneHaus Oldenburg) devenas de malnova nordgermana nobela dinastio kun originoj en la regiono norde de Osnabrück. Ĝia plej unua certe dokumentita ano estis Egilmar la 1-a en 1091. La nomdona kastelo Burg Aldenburg en la urbo Oldenburg situis ĉe la rivero Hunte, unuafoje menciita en 1108 kaj estis ekde la meza 12-a jarcento rezidejo de la grafoj de Oldenburg(i)o.
La oldenburga dinastio regis unue kiel grafoj de Oldenburgio, poste kun siaj branĉaj linioj kiel reĝoj en pluraj eŭropaj landoj, interalie Grekio kaj Rusio, kaj en Danio kaj Norvegio eĉ ĝis hodiaŭ.
La oldenburga dinastio akiris eŭropan gravecon kiam en 1448 la oldenburga grafo Kristiano estis elektita kiel reĝo Kristiano la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio.
Post li la dinastio dividiĝis en plurajn branĉojn.
La plej gravaj branĉoj
Oldenburg (origine grafa linio, ekde 1448 reĝoj de Danio, formortis 1863)
Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905)
Gravaj dinastianoj
Oldenburg (origine grafa linio)
Reĝoj de Danio-Norvegio
Reĝoj de Danio-Norvegio ekde 1448. La unuaj tri (ĝi Kristiano la 2-a) estis ankaŭ reĝoj de Svedio.
La unio Danio-Norvegio daŭris ĝis 1814; ekde tiam la lastaj tri reĝoj (ĝis Frederiko la 7-a) nur estis reĝoj de Danio, ne plu de Norvegio.
Al la Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, mallonge nomata dinastio Glücksburg, apartenis la dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), kaj la reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905).