O Barco de Valdeorras (hispane El Barco de Valdeorras, galege O Barco de Valdeorras) estas hispana municipo situanta en la nordorienta angulo de la provinco Oŭrenso, en la aŭtonoma komunumo Galegio. Situanta ĉe la fundo de la valo de Sil, sub la Sierra del Eje, ĝi estas la kapo de la samnoma juĝdistrikto.
Unu el la bazoj de ĝia ekonomio, krom la minindustria ekspluatado kaj traktado de ardezo, estas la produktado de vino sub la origina nomo Valdeorras. Restaĵoj de romia kaj antaŭromia kulturo kaj pluraj majestaj domegoj estas la plej rimarkindaj monumentoj de la municipo.
Ĝi havas populacion de 13 277 loĝantoj (2023).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj