Nýdek (pole Nydek, germane Niedek) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 2 080 loĝantoj (2024). Grandan parton de loĝantoj kreas pola minoritato. En distanco 8 km okcidente situas urbo Třinec, 15 km nordokcidente urbo Český Těšín, 27 km nordokcidente statuta urbo Karviná kaj 28 km nordokcidente statuta urbo Havířov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hrádek, Vendryně, Návsí, Bystřice, Wisła kaj Ustroń.
Per areo 2820 ha ĝi enviciĝas inter la plej grandaj municipoj de distrikto Frýdek-Místek. La plej alta punkto estas monto Granda Ĉantorio (Sileziaj Beskidoj) – 995 m s. m. Akvo el la municipo estas forkondukata per fluanto Hluchová. En la teritorio de la municipo estas precipe protektita areo – nacia naturrezervejo Ĉantorio kun areo 40 ha.
Historio
La unua mencio pri la municipo devenas el la jaro 1430.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 567 |
---|
1880 | 1 567 |
---|
1890 | 1 643 |
---|
1900 | 1 705 |
---|
1910 | 1 747 |
---|
1921 | 1 781 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 856 |
---|
1950 | 2 011 |
---|
1961 | 2 226 |
---|
1970 | 2 081 |
---|
1980 | 2 027 |
---|
1991 | 1 907 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 952 |
---|
2011 | 1 990 |
---|
2014 | 2 014 |
---|
2016 | 2 036 |
---|
2017 | 2 029 |
---|
2018 | 2 074 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 2 078 |
---|
2020 | 2 078 |
---|
2021 | 2 091 |
---|
2022 | 2 055 |
---|
2023 | 2 120 |
---|
2024 | 2 080 |
---|
Turismo
Rilate al sia situo Nýdek estas elserĉata municipo de turistoj ne nur de la ĉeĥaj, sed ankaŭ de eksterlandaj, precipe de la polaj. Al evoluo de la turismo kontribuis ankaŭ malfermo de nova belvedero sur montopinto de mita monto Granda Ĉantorio (Sileziaj Beskidoj), al kiu ligas mito pri ĉantoriaj kavaliroj kaj kiu dum favora vetero certigas belvidon de Tatroj, profunden en enlandon de Pollando kaj Ĉeĥio.
Kavalira pado estas 10,5 km longa instrupado tra Granda Ĉantorio, kiu komencas kaj finas en Nýdek kaj kondukas tra tre interesaj kaj valoraj lokoj de tiu ĉi montara komplekso. Ĝi enhavas 7 haltigoj, kiuj estas plenigitaj pri informtabuloj, sur kiuj la vizitantoj estas interkonatigitaj kun koloniigo de Beskidoj, loka faŭno, flaŭro kaj same pri mita legendo pri dormantaj kavaliroj en interno de la monto.
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Nikolao
- kamparana domo n-ro 20
- kamparana domo n-ro 111
- Arbara preĝejo sur Zakámen, loko de sekretaj evangeliaj diservoj en tempo de kontraŭreformeco, kun monumento de Jiří Třanovský
- evangelia kapelo el komenco de la 20-a jarcento
Personecoj
Pluaj fotoj