Norwalk estas antaŭurba grandurbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 102 773 loĝantoj sur areo de 25,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 071 loĝantoj/km².
Geografio
Norwalk situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Downey (Kalifornio) troviĝas 6, Garden Grove (Kalifornio) 19, Los-Anĝeleso 27 km.
Historio
La plej frue indianoj havis tie vilaĝon. Hispanoj alvenis en la 1760-aj jaroj, hispana soldato ekhavis tiun kampon en 1784. En 1848 la hispana dominado finiĝis, usonanoj alvenis. En la fruaj 1860-aj jaroj fervojo estis konstruita. En 1874 la nomo estis registrita oficiale kiel Norwalk. Baldaŭe oni fondis lernejon kaj diversajn industriaĵojn, la plej grava estis la laktaĵoproduktado. Post la 1950-aj jaroj alvenis precipe meksikanoj, en la 1990-aj jaroj ĉefe azianoj. Norwalk oficiale urbiĝis en 1957. En la sekva jaro flugmaŝina katastrofo okazis, 47 soldatoj kaj ankaŭ civilaj homoj mortis.
Trafiko
Norwalk havas 4 aŭtovojojn. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La verda metroolinio trafikas al Los-Anĝeleso.
Klimato
Norwalk situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe estas en januaro 13 °C, en julio 23 °C. Jare pluvas po 300 mm.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Norwalk mortis Cat Anderson
Ĝemelurboj
Fontoj
Eksteraj ligiloj