La Norda karakaro estas birdospecio de loĝantaj birdoj en Kubo, norda Sudameriko (suden al norda Peruo kaj norda AmazonioBrazilo) kaj plej parto de Centrameriko kaj Meksiko, ĝuste ĝis la plej sudaj partoj de Usono, inklude Floridon, kie ĝi estas loĝanta sed listita kiel minacata. Estis informoj pri la Kresta karakaro tiom norde kiom ĝis San Francisco, Kalifornio.[4] Sude de la usona landlimo ĝi estas ĝenerale komuna. Tiu estas birdo de malferma kaj duonmalferma kamparo.
Aspekto
La Norda karakaro havas longon de 49–58 cm, enverguron de 120 cm, kaj pezas ĉirkaŭ 1050-1300 g.[5] Ĝi havas larĝajn flugilojn kaj longan voston. Ĝi havas ankaŭ longajn krurojn kaj ofte piediras kaj kuras surgrunde. Ĝi estas tre krucoforma dumfluge.
Plenkreskulo havas nigrajn korpon, flugilojn, kreston kaj kronon. La kolareo, pugo kaj rimarkindaj flugilmakuloj estas blankaj, kaj la vosto estas blanka kun nigra strieco kaj larĝa fina bendo. La brusto kaj supra dorso estas blankaj, tre fajne striecaj je nigra. La beko estas dika, helgriza kaj hokoforma, kaj la kruroj estas flavaj sed pli helaj ol la vizaĝo. La areo de la vaksaĵo kaj vizaĝa haŭtaĵo estas tre flavaj (ĉe bekobazo) al oranĝecruĝaj (ĉe la bruna okulo) depende de aĝo kaj bonfarto. La blanka kolareo ege kontrastas inter la oranĝeca vizaĝo kaj la nigraj kronokresto kaj ŝultroj, krom laŭgrade strieca areo sub kolareo
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli brunaj, havas sablokolorajn kolon kaj gorĝon, helan bruston striecan/makuletecan kun brunaj, grizecblankaj kruroj kaj grizecaj aŭ sablokolore rozecpurpuraj vizaĝa haŭtaĵo kaj vaksaĵo. La voĉo de tiu specio estas mallaŭta krakado.
Plenkreskuloj povas esti separataj el la simila Suda karakaro pro sia malpli etenda kaj pli punkteca strieco en brusto, pli uniformaj nigrecaj dorsaj (brunecaj kaj ofte iom makuletecaj/striecaj ĉe Suda), kaj nigreca suba dorso (hela kun malhela strieco ĉe Suda). Oni scias pri individuoj montrantaj intermezajn karakterojn el la malgranda areo de kontakto en nord-centra Brazilo, sed interreproduktado inter ambaŭ specioj estas ĝenerale limigita.
Nordaj karakaroj konstruas grandajn nestojn el bastonetoj en arboj kiaj prozopoj kaj palmoj, kaktoj, aŭ surgrunde kiel lasta eblo.[6] La ino demetas 2 al 3 rozecbrunajn ovojn kun malhelaj malkuletoj, kiuj estas kovataj dum 28–32 tagoj.[7]
Taksonomio
Kvankam la Nordaj karakaroj nuntempaj ne estas dividataj en subspecioj ĉar ties variado estas klina, estas konataj prahistoriaj subspecioj. Pro la konfuza taksonomio historia de la krestaj karakaroj, ties rilato kun la modernaj birdoj estas necesa restudo:
Caracara cheriway grinnelli (La Brea karakaro: fina Pleistoceno de Kalifornio)
Caracara cheriway prelutosus (fina Pleistoceno de Meksikio)
La komenca preskaŭ certe reprezentas birdojn kiuj estas rektaj prauloj de la nune vivanta populacio. La lasta povus fakte esti praulo de la Guadalupa karakaro.
Florida karakaro
La subŝtato de Florido en Usono estas hejmo de restinta populacio de Nordaj karakaroj kiu datas el la lasta glaciperiodo, kiu finis ĉirkaŭ 12,500 a.K.. Tiam Florido kaj la resto de la Golfa marbordo estis kovrata de kverka savano. Dum temperaturoj plialtiĝis, la savano inter Florido kaj Teksaso malaperis.[8] Karakaroj povis survivi en la prerioj de centra Florido same kiel ĉe la marĉoj ĉe la rivero St. Johns. Ĉe palmetto estas la preferata nestoloko, kvankam ili nestumas ankaŭ ĉe Virginia kverko.[9]
↑González Block, Miguel A.. El Iztaccuhtli y el Águila Mexicana: ¿Cuauhti o Águila Real?. Arqueología Mexicana (2004). Alirita 2009-01-18 .(Iztaccuhtli estus iztaccuahtli kaj cuauhti estus cuauhtli.) Tiu retejo montras la komencon de artikolo en Arqueología MexicanaXII: 70, pp. 60–65 (2004).