Pleistoceno[1] aŭ plejstoceno[2] estas la unua epoko de la kvaternara periodo, ĉefe ampleksanta la glacian aĝon. En tiu ĉi epoko formiĝis la nuna bildo de la Tera surfaco. La glacio kovris Nord-Eŭropon (de Londono al Kazanjo) kaj ankaŭ Nord-Amerikon ĝis la 42. latitudo.
Ĝi daŭris de 2,588 milionoj ĝis 9 600 jaroj antaŭ Kristo. Dum la epoko aperis, pluevoluis la ronĝuloj, homsimilaj animaloj, Aŭstralopiteko, Homo erectus, giganta cervo, sabrodenta tigro, mamuto, kaverna leono, kaverna urso, Homo sapiens, Neandertala homo.