Vojon al la famo Kennedy ricevis (krom de la nedisputebla genio) pro komunaj koncertoj kun la brila violonisto Stephen Grappelli. Post kontrakto kun EMI kaj eldonaĵo en 1989Kvar sezonoj de la jaro de Antonio Vivaldi, kiu estis nevenkebla sukceso de la historio de klasika muziko, dum 6 monatoj oni vendis 2 milionojn da ekzempleroj.
Kreado
Kennedy kutime ludas Johann Sebastian Bach kaj Antonio Vivaldi sed ankoraŭ Jimi Hendrix kaj The Doors. Li ludas per la XVIII-jarcenta violono de Guarneri del Gesù kaj de Stradivarius (tiun ĉi violonon li ricevis de Dorotha Jeffries, kiu faris tion pere de testamento en kiu ŝi skribis ke post la fino de kariero li devos redoni ĝin al iu pli juna talenta violonisto. Kurioza ludmaniero - ofte dorse al la publiko kaj postpanka imago estas ĉefaj manieroj per kiuj oni povas distingi lin.
Krakovo kaj Pollando
Nigel Kennedy estas nuntempe gasta direktoro de la Krakova Filharmonio, en kiu li ofte ludas. En 2002 li komencis gvidi polan ĉambran orkestron kaj en 2003 li eldonis kun la krakova grupo The Kroke Band diskon: East Meets East ("Oriento renkontas orienton")
Li havas polan edzinon kies nomo estas Agnieszka.