Niederweningen situas norde de la Ĵurasa montoĉeno Lägern en la tiel nomita Wehntal. Tra la komunumo fluas la rivero Surbo, alfluanto de Aro. La komunumo limas okcidente al la Kantono Argovio.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,88 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado.
Niederweningen situas ĉe la fina haltejo de la Wehntal-Fervojo, kiu kondukas tra Diesldorf al Zuriko. Per ĝi kaj diversaj poŝtaŭtobuslinioj la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj, ke la Wehntal-Fervojo estu longigita tra la Surbvalo ĝis Döttingen en Kantono Argovio. Tiu projekto malsukcesis pro monmanko kaŭzita pro la eksplodo de la 1-a mondmilito. Post la militoj la planoj estis reprenitaj, sed en la 1930-aj jaroj definitive nuligitaj, ĉar tiam oni al la fervojkonstruado favoris la enkondukon de busoj, kio tiam pro pli bonaj trafikvojoj fariĝis pli ekonomia. La publika transporto tra la Surbvalo nun funkcias per poŝtaŭtolinio de Niederweningen al Döttingen sur la kantona ĉefvojo 17, kiu pasas laŭlonge de Surbo.
Ĉar oni dum konstrulaboroj por la Wehntalfervojoj trovis la ostojn de mamutoj kaj okaze de foslabrojoj por la fabriko de la firmao Bucher-Guyer AG en la jaro 1967 la restaĵojn de sovaĝa ĉevalo el la postglaciepoko kaj fine en la jaro 2003 dum diversaj foslaboroj la restaĵojn de virmamuto kaj puŝdento, la asocio por loka historia decidis kune kun reprezentantoj de la paleontologia muzeo kaj de la arkeologia instituto de la kantono malfermi en Niederweningen mamutomuzeo.