New Brunswick estas urbo de Nov-Ĵerzejo, ŝtato de Usono - la nomo estas referenco al la platgermana nomo de la urbo Brunsvigo en Germanio. Laŭ la popolnombrado de aprilo 2020, la urbo havas 55 266 loĝantojn.[1] La loĝloko estas internacie aparte konata pro la ĉefoficejo de la farmacia firmao Johnson & Johnson.