La muzeo Neue Galerie New York - la unuaj du vortoj germanlingvas: en Esperanto "Nova Galerio Novjorko" - estas ekspoziciejo pri pentraĵoj de la unua duono de la 20-a jarcento el Germanio kaj Aŭstrio. Ĝi situas ĉe la "muzea mejlo" de la urboparto Upper East Side, en la sudo de la kvartalo Carnegie Hill, en la urbodistrikto Manhatano de Novjorko, proksime de la kruciĝo de la Kvina Avenuo kaj 86-a strato.
Historio
La muzeo baziĝas je arta galerio, kiun en 1968 fondis la artkomercisto kaj muzea gvidanto Serge Sabarsky, kaj ties proksima amiko, la entreprenisto kaj filantrofo Ronald Lauder - la origina institucio havis la nomon „Serge Sabarsky Gallery“ kaj situas ĉe la urba adreso 987 Madison Avenue.
En 1994 ambaŭ komercistoj aĉetis la nunan muzean konstruaĵon de la instituto YIVO Institute for Jewish Research (jide Yidisher visnshaftlekher institut) pri esploro de judismo. Antaŭa posedantino estis Grace Wilson Vanderbilt, edzino de la entreprenisto Cornelius Vanderbilt III. La domego elegante konstruita en novklasikisma stilo laŭ planoj de la arkitektoj John Mervin Carrère kaj Thomas Hastings unuafoje uziĝis ekde 1914 per la industria entreprenisto William Starr Miller.
Post kiam Serge Sabarsky mortis en 1996, Ronald Lauder komencis integrigi sian valoran personan artkolekton en la muzeon kaj levi ĝian signifon al internacie aparte altgranga muzeo.
Komence de la 3-a jarmilo la muzeo laŭ planoj de la germana aktitektino Annabelle Selldorf singarde renoviĝis, kaj en 2001 remalfermiĝis. La ekspoziciejoj taŭgas por maksimume 350 vizitantoj. Krome en la muzeo situas librovendejo, bibliotekstila vendejo de artaĵoj kaj du kafejoj.
En junio 2006 Ronald Lauder por la galerio aĉetis la pentraĵon Adele Bloch-Bauer 1 fare de Gustav Klimt je prezo de 135 milionoj de usonaj dolaroj - la plej alta prezo ĝis tiu momento pagita por pentraĵo.