Neil HOWE (angla prononco [nˈiːl hˈa͡ʊ]; Nil Hau), naskiĝis la 21-an de oktobro 1951 en Santa Monica, Kalifornio, do nun 73-aĝa - estas usona ekonomikisto, demografo, statistikisto, historiisto, geografo, sociologo kaj verkisto. Li aparte konatiĝis per publikaĵoj pri la kategoriigo de generacioj en la industrilandoj, precipe pri la sociologia priskribo de la socioj fine de la 20-a jarcento. Aparte li koncentriĝis pri la tielnomata Y-Generacio.