La nederlanda aŭtovojo 7 aŭ A7 (nederlandeRijksweg 7, aŭ Autosnelweg A7) estas aŭtovojo inter la komunumo Zaanstad, 6 kilometrojn nordokcidente de la urbo Amsterdamo okcidente kaj la limo inter Nederlando kaj la plej nordokcidenta parto de Germanio oriente. Tie, en la historia regiono Orienta Frislando, la vojo daŭriĝas kiel nur 4 kilometrojn longa germana aŭtovojo A280 kaj tiel konektiĝas al la germana aŭtovojo A31, grava trafika konektilo inter la industria Ruhr-regiono sude kaj la germanaj havenurboj Leer, Emden kaj Aurich borde de la Norda Maro.