Natan ZAĤ (naskiĝis kiel Harry SEITELBACH, La 13-a de decembro 1930, en Berlino – la 6-a de novembro 2020, en Tel-Avivo; hebree: נתן זך) estis israela poeto. Ĝenerale konsiderata kiel unu el la superaj poetoj en la kulturo de la moderna hebrea lingvo, li ricevis la Israelan Premion en 1995 por poezio. Li estis ankaŭ la ricevinto de aliaj naciaj kaj internaciaj premioj. Zaĥ estis profesoro de hebrea kaj kompara literaturscienco ĉe la Universitato de Ĥajfo.
Vivo
Naskiĝinta en Berlino al german-juda oficiro kaj itala katolika patrino, la Seitelbach familio fuĝis al la mandata Palestino en 1936 sekve la altiĝon de subpremado fare de la nazia reĝimo. La familio setlejis en Ĥajfo. Li servis en la Israelaj Defendaj Fortoj kiel informiganta komizo dum la arab-israela milito de 1948.
En 1955, li eldonis sian unuan kolekton de poezio (Ŝirim Riŝonim, signifante unuajn poemojn), kaj ankaŭ tradukis multenombrajn germanlingvajn teatraĵojn por la hebrea teatro.
Ĉe la avangardo de grupo de poetoj kiu komencis eldoni post la ekestiĝo de Israelo, Zaĥ havis grandan influon sur la evoluado de moderna hebrea poezio kiel redaktoro kaj kritikisto, same kiel tradukisto kaj poeto. Distinganta lin inter la poetoj de la generacio de la 1950aj jaroj kaj 1960aj jaroj estas lia poezia manifesto Zeman veRitmus etsel Bergson uvaShira haModernit [Tempo kaj Ritmo en Bergson kaj en Moderna (hebrea) Poezio]. Zaĥ estis unu el la plej gravaj ennovigantoj en la hebrea poezio ekde la 1950aj jaroj kaj li estas bone konata en Israelo ankaŭ pro siaj tradukoj de la poezio de Else Lasker-Schüler kaj Allen Ginsberg. La literatura scienculo Nili Rachel Scharf Oro indikis al Zaĥ kiel modelo ilustranta la rolon de kulturo de "Patrina Lingvo", en lia kazo flanke al la germana, sur la moderna hebrea literaturo.
La eseo de Zaĥ, “Pensoj pri la Poezio de Alterman,” kiu eldoniĝis en la revuo Achshav (Nun) en 1959 estis grava manifesto por la ribelo de la Likrat (Al) grupo kontraŭ la lirika kortuŝeco de la cionistaj poetoj, kiel ĝi inkluzivis nekutiman atakon sur Natan Alterman, kiu estis unu el la plej grava kaj estimataj poetoj en la lando. En la eseo Zaĥ decidas al novaj reguloj por poezio. La novaj reguloj kiujn Zaĥ prezentis estis malsamaj de la reguloj de rimo kaj metriko kiuj estis kutimaj en la patriota nacia poezio de tiu tempo.
De 1960 al 1967, Zaĥ lekciis en pluraj institutoj de pli alta edukado ambaŭ en Tel Aviv kaj Haifa. De 1968 al 1979 li vivis en Anglio kaj kompletigis sian PhD ĉe la Universitato de Essex. Reveninta al Israelo, li lekciis ĉe Universitato de Tel-Avivo kaj estis nomumita profesoro ĉe la Universitato de Ĥajfo. Li estis prezidento de la repertuara kabineto de centraj teatroj.
En siaj finaj jaroj, Zaĥ luktis kontraŭ plimalboniĝinta sanstato, kaj specife la Alzheimer-malsano.
Premioj kaj kritika aklamo
Internacie aklamita, Zaĥ estis nomata "la plej artikula kaj persistema proparolanto de la modernisma movado en la hebrea poezio". Li estas unu el la plej bonaj konataj israelaj poetoj eksterlande dank al tradukoj de siaj verkaĵoj.
Eldonitaj verkoj, poemaroj
- Je la trio (1953)
- Unuaj Poemoj (1955)
- Aliaj Poemoj (1960)
- La tuta lakto kaj mielo (1966)
- Tempo kaj Ritmo en Bergson kaj en Moderna Poezio (1966)
- Teatro de la Absurdo (1971) - Londono, Artist Book, kunlaboro kun artisto Maty Grunberg
- Libro de Ester (1975) - Londono, libera traduko, kunlaboro kun artisto Maty Grunberg
- Nordorienta (1979)
- Kontraŭforigo (1984)
- Poemoj de hundo kaj hundino (1990)
- Ĉar mi estas ĉirkaŭe (1996)
- Morto de mia patrino (1997)
- Ĉar la homo estas Arbo de la Kampo (1999)
- Rakonto pri la malgrandaj homoj (2001)
- La granda aglo (2001)
- La abelo Dvora (2001)
- La najtingalo ne plu loĝas ĉi tie (2004)
- La Pinglo-Simio (2004)
- Ĉiuj kantoj kaj novaj kantoj (2008)
- De jaro al jaro (2009)
- De la loko kie ni ne estis al la loko kie ni ne estos (2013)
- Ili diras, ke ĝi estas vere bela tie (2016)
En Esperanto
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj