La Nacia Fondaĵo por la Homaj Sciencoj (angle[The] National Endowment for the Humanities; mallongigita: NEH) estas sendependa registara agentejo en Usono kiu estis establita en 1965 kun la celo subteni esploradon kaj instigi edukadon kaj publikajn programojn en Homa scienco. La ĉefstabejo de la fondaĵo situas en la ĉefurbo de Usono, Vaŝingtono.
La prezidanto de la agentejo estas rekte elektita fare de la prezidanto de Usono por kvarjara enpostenigo, kaj la elekto estas kondiĉigita de voĉdono de la Senato. La estraro de la fondaĵo havas 26 membrojn, kiuj ankaŭ estas nomumitaj de la prezidanto kaj la senato, por sesjara periodo.
La fondaĵo eldonas revuon nomatan "Humanities Magazine". La fondaĵo ĉiujare aljuĝas la National Humanities Medal (Nacia Homscienca Medalo) kaj la rajton prezenti la prelegon laŭnome de Jefferson.