Muhammad la 3-a as-Sadik

Muhammad la 3-a as-Sadik
Bey de Tunizo
Persona informo
محمد الصادق باي
Naskiĝo 7-an de februaro 1813 (1813-02-07)
en Le Bardo
Morto 28-an de oktobro 1882 (1882-10-28) (69-jaraĝa)
en Le Bardo
Tombo Tourbet El Bey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Subskribo Muhammad la 3-a as-Sadik
Familio
Dinastio Husainid dynasty vd
Patro Al-Husayn II ibn Mahmud (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Muhammad II ibn al-Husayn (en) Traduki, Mimoune Bey (en) Traduki kaj Ali III ibn al-Husayn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lalla Kmar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muhammad la 3-a as-Sadik (1813–1882) (en araba محمد الصادق بن حسين, Muḥammad aṣ-Ṣādiq bin Ḥusajn) estis bey (reganto) de Tunizio de la 23-a de septembro 1859 ĝis la 28-a de oktobro 1881,[1] kiam li abdikis. Li subskribis la Traktaton de Bardo kun Francio la 12-an de majo 1881 kiu konvertis Tunizion en Francan Protektoraton.[2]

Li sukcedis sian fraton kaj, kiel tiu, estis partianoj de reformoj, kieaj starigo de Konsilantaro, separo de povoj, kaj egaleco por eŭropanoj kaj judoj, antaŭe malsuperaj al islamanoj. Tio allogis eŭropan investadon. En 1864 financaj malfacilaĵoj provokis insurekcion. Dum la posta jardeko evidentiĝis la altan koruptadon far la veziro Ĥaznadaro kiu ruinigis la landan ekonomion. En 1877 la otomanoj petis al la bejo la sendon de helpo por sia milito kontraŭ Rusio, sed tiu estis malmulta kaj ĉiukaze denove komplikis la situacion. Francio uzis ekskuzon de konfliktoj ĉe la limo kun sia kolonio de Alĝerio, invadis la landon kaj ekpostulis ĝin, kio okazis finfine post la Kongreso de Berlino de 1878.

Referencoj

  1. Spuler, Bertold. (1977) Rulers and governments of the world. Bowker, p. 516. ISBN 978-0-85935-009-9.
  2. Scawen Blunt, Wilfred. (2002) The future of Islam. Routledge. ISBN 978-0-7007-1460-5.

Bibliografio

  • El Mokhtar Bey, Les Beys de Tunis 1705-1957. Tunis, 2002.