Moŝe ŜAMIR (hebree משה שמיר, ankaŭ transskribite Moshe Shamir; naskiĝis la 15-an de septembro 1921 en Safed, mortis la 20-an de aŭgusto 2004) estis israela verkisto, dramisto kaj publika figuro[1]. Li estas rekonita kiel plej elstara verkisto de la Palmaĥa generacio, do antaŭ la establo de la ŝtato Israelo.
Vivo
En siaj pli junaj jaroj li estis politike maldekstre. Li simpatiis kun la Mapam. Post la Sestaga Milito en 1967, li aliĝis al la Movado por Granda Israelo, kiu klopodis aneksi la teritoriojn konkeritajn en la milito kaj kiuj poste iĝis frakcio de la emerĝanta Likud. Li estis elektita al la Kneset kaj malakceptis la packontrakton kun Egiptio. Li tiam kunfondis la dekstran ekstremisman partion Teĥija.
Moŝe Ŝamir iĝis konata pro sia romano Reĝo de Korpo kaj Sango (1951), historia romano pri la hasmonea reĝo Aleksandro Janeo. Ŝamir ankaŭ verkis infanajn kaj junplenkreskajn librojn same kiel teatraĵojn. Lia teatraĵo hebree הוא הלך בשדות, Hu Holeĥ Ba'Sadot (Li iris en la Kampojn) pri la Milito de Sendependeco de la Ŝtato Israelo premieris la 31-an de majo 1948 en Tel-Avivo - ĝi estis la unua premiero de teatraĵo post la proklamo de la sendependeco de la ŝtato.
Verkado
La rakontoj de Ŝamir estis realismaj en naturo, kaj kiel tiaj prezentis la realecon en kiu Ŝamir vivis - la kibuco kaj la cionisma maldekstro. Kiel estas la maniero de realismo, liaj rakontoj prezentis ne nur la "puran" kaj "belan" flankon de la kibuca socio, sed ankaŭ la probleman, la aliulecan kaj la malbelan. La ideologia medio de Ŝamir, kiu trovis sin prezentita en liaj rakontoj, ne ŝatis kion ĝi vidis. La medio de Ŝamir rekomendis la literaturajn principojn de socialisma realismo, kun la aserto ke literaturo devus "eduki" por socialismo.
La kritiko de Ŝamir ŝuldiĝis al lia implikiĝo en temoj ĉe la periferioj de socio kiel ekzemple prostituado, volupto, murdo kaj similaĵoj. La kritikistoj postulis ke li traktu pli centrajn temojn. Kritiko ankaŭ estis donita kontraŭ la ideologia aliro prezentita en tiuj rakontoj kiu vidas homon kiel malbonan ekde sia juneco kaj ne atribuas malicon (kontraŭe al marksismaj principoj) al socia realeco. Ŝamir poste esprimis subtenon por la principoj de socialisma realismo, sed ne vidis kontraŭdiron inter ili kaj fokuso al la malbela flanko de homa ekzisto. Li ne estis interesita pri kreado de "pura" literaturo sed rivelado de literaturo bazita sur la deziro korekti socion.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Moshe Shamir Instituto por Traduko de hebrea Literaturo
- Moshe Shamir on the Knesset website
- Moshe Shamir Juda Agentejo por Israelo