Mohlsdorf-Teichwolframsdorf ekde la jaro 2012 estas memstara administra komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio. La 1-an de januaro 2012 ĝi kreiĝis el la najbaraj eksaj komunumoj Mohlsdorf kaj Teichwolframsdorf. Fine de decembro 2022 la nova komunumo havis 4618 loĝantojn.