La Milit-historia muzeo pri artilerio, inĝenieraj kaj komunikadaj trupoj estas ŝtata armea muzeo en Sankt-Peterburgo, Rusio. Ĝiaj kolektoj - konsistantaj el rusa armea ekipaĵo, uniformoj kaj ornamaĵoj - estas gastigataj en la Kronverko (kronaĵo de la Petropaŭla fortikaĵo) situanta sur la dekstra bordo de la Neva proksime de Aleksandrovksij park. La muzeo estas administrata fare de la Rusa Militministerio.