La Somera ĝardeno estas parka ensemblo, monumento de ĝardenarto de la unua triono de la 18-a jarcento en la Centra distrikto de Sankt-Peterburgo. La ĝardeno estis fondita laŭ ordono de Petro la 1-a en 1704 kaj estis komence regula. Ĝi okupas apartan samnoman insulon, inter riveroj Neva, Fontanka, Mojka kaj Cigna kanalo.