Miklós Vay frekventis universitaton en Pest (urbo). Post la jura diplomo li komence faris jurajn taskojn, en 1823 li plulernis en Vieno. En la sekva jaro li havis taskon en la kalvinana eklezio, poste li estis subnotario en Zemplén (en 1827 jam ĉefnotario), fine parlamenta deputito. En 1828 li edziĝis. En 1831 li estis komisaro de la Habsburgoj en la ĥoleraribelo. En 1844 li estis elektita krongardisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis komisaro de Transilvanio, baldaŭe li rifuzis esti ĉefministro, post falo de la revolucio li estis kondamnita. En 1860 li estis elektita kancelario, en 1865 departementestro de Borsod. En 1888 li estis nomita prezidanto de la supera ĉambro.