Miklós Béládi [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Béládi Miklós, estis hungara literaturhistoriisto.
Miklós Béládi[1] naskiĝis la 23-an de marto 1928 (nun 1928-03-23) en Békés (urbo), li mortis la 29-an de oktobro 1983 en Budapeŝto.
Biografio
Miklós Béládi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Debrecen en 1951. Post la diplomo li instruis lernojaron en bazlernejo en Hajdúböszörmény, krome li estis aspiranto en la Hungara Scienca Akademio inter 1951-1955, pli poste li esploris en akademia instituto. Inter 1957–1960 li laboris en eldonejo, poste ĝismorte en la akademia instituto. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1971 antaŭ la Scienca Akademio, li doktoriĝis postmorte en 1986. Lia laboro fokusiĝis al la hungara literaturo dum la 20-a jarcento, dum li integris la eksterlandan hungaran literaturon. Li edziĝis trifoje, 3 filoj naskiĝis inter 1954-1971. Li ricevis premiojn inter 1958-1982.
Elektitaj kontribuoj
- Népi demokráciánk tízéves fejlődése irodalmunk egyes alkotásainak tükrében. (1954)
- Illyés Gyula és a szürrealizmus. (1961)
- A szomszéd országok magyarságával való kulturális kapcsolatok komplex vizsgálata. (studo, 1974)
- A legújabbkori magyar irodalom történeti rendszerezésének kérdései. (disertaĵo, 1983)
- A nyugati magyar irodalom 1945 után. (kunaŭtoro, 1986)
- Illyés Gyula. (monografieto, 1987)
- A közvetítő kritika. (elektitaj studoj, 1996)
- Németh László: Irgalom. (studo, 2001)
Fontoj
Referencoj