punkto, oriente de la urbeto Kouřim kaj norde de la vilaĝo Toušice en la distrikto Kolín – ĝi estas ja tiel markata, sed fakte temas nur pri trarompo de la 50-a paralelo kaj la 15-a meridiano, 50° N15° O / 50 °N, 15 °O / 50; 15(mapo), por kiu estas kalkulataj ĉiuj astronomiaj aperaĵoj en Ĉeĥio
Mittelpunkt Europas (Germanio) en Neualbenreuth tri metroj de la ŝtatlimo kun Ĉeĥio proksime de monto monto Dyleň / Tillenberg, laŭ kalkuloj jam de 1591 kaj 1862
en municipo Purnuškės apud Vilnius (Litovio), proksimume 26 km de la urbo, kiun sciencistoj de la Institut Géographique National, la nacia geografia instituto de Francio, laŭ siaj kalkuloj dum la jaro 1989 elkalkulis la mezo de Eŭropo - tie situas "Eŭropa parko", pri kiu ekzistas aparta vikipedia artikolo
La demando restas la difino de la mezo de Eŭropo mem. Ĉiu el la pli supre menciitaj lokoj povas eliri el alia difino. Tio povas esti punkto, kiu havas la plej malgrandan distancon de la plej malproksima punkto de la surfaco de Eŭropo. Tio povas esti loko, kiu havas plej proksime al ĉiuj maroj, lavantaj la bordojn de Eŭropo. Kaj dependas de tio, ĉu ni alkalkulos al Eŭropo ankaŭ ties insulojn. Kelkaj difinoj por Eŭropo ekzemple ne konsideras Rusion, ĉar ĝia ŝtata teritorio situas kaj en Eŭropo kaj en Azio, do ne plene en Eŭropo samkiel la ŝtata teritorio de Turkio.