La maraj anasoj, nome Mergenoj, formas subfamilion de la familio de birdoj, nome Anasedoj, kie estas anasoj, anseroj kaj cignoj; ĝi enhavas molanasojn, maranasojn, merĝojn kaj aliajn similajn marajn anasojn.
Kiel la nomo sugestas, plej sed ne ĉiuj, estas esence maraj for de la reprodukta sezono. Multaj specioj disvolvigis specializatajn salglandojn por permesi ilin toleri salan akvon, sed tiuj ne estas ankoraŭ disvolvigitaj ĉe junaj birdoj. Kelkaj el la merĝoj preferas riverajn habitatojn.
Ĉiuj escepte 2 el la 20 specioj de tiu grupo okupas habitatojn en malproksimaj nordaj latitudoj.
La fiŝmanĝantaj membroj de tiu grupo, kiaj la merĝoj kaj la Blanka merĝo, havas segilecajn bordojn en siaj bekoj por helpi lin kapti sian predon. Tiuj estas tiele ofte konataj kiel "segobekuloj".
Aliaj maraj anasoj kaptas moluskojn aŭ krustulojn el la mara grundo.
Estas 20 vivantaj specioj en dek nunaj genroj.
Subfamilio Mergenoj
- Genro Chendytes, la plonĝansero. Tiuj birdoj iĝis formortintaj en prahistoriaj tempoj. Ili estis grandaj, anserecaj anasoj kun malgrandaj flugiloj maltaŭgaj por flugo, sed helpaj por plonĝado kiel ĉe la Granda aŭko. Almenaŭ unu specio survivis al la Holoceno.
- Genro Polysticta
- Genro Somateria, la molanasoj. Tiuj estas grandaj maraj anasoj. La maskloj havas korponplumaron montrante variajn kvantojn de blanka kaj nigra, kaj distingajn kapobildojn. La inoj estas brunaj.
- Genro Histrionicus
- Genro Camptorhynchus
- Genro Melanitta, la maranasoj. Tiuj estas fortikaj maraj anasoj. La maskloj estas ĉefe nigraj kaj havas ŝvelajn bekojn. Inoj estas brunaj.
- Genro Clangula
- Genro Bucephala, aŭ klanguloj. Tiuj estas malpli maraj ol kelkaj specioj en tiu grupo, kaj vintras en nesalaj akvoj. Maskloj havas blankajn korpojn kun nigraj dorsoj kaj distingajn kapomarkojn. Inoj estas grizaj kun helbrunaj kapoj.
- Genro Mergellus (foje inkludata en Mergus)
- Genro Lophodytes (foje inkludata en Mergus)
- Genro Mergus, la tipaj merĝoj. Tiuj estas la malplej maraj el tiu grupo, nur la Mezgranda merĝo estas komuna en maro. Tiuj estas grandaj segobekaj anasoj kiuj plonĝas por fiŝkapti.
Referencoj