Laŭ sia unuaranga celo, la Max-Planck-Societo subtenas fundamentan esploradon en naturaj, privivaj kaj sociaj sciencoj, artoj kaj homaj sciencoj en siaj 86 (en decembro 2018)[3] Max-Planck-Institutoj.[1][2] La societo havas totalon de proksimume 17 000 permanentaj dungitoj, el kiuj 5 470 sciencistoj, plus ĉirkaŭ 4 600 ne-dungitaj sciencistoj kaj gastoj.[3] La buĝeto de la societo por 2018 estis ĉirkaŭ 1.8 mil milionoj da eŭroj.[3] Je la 31-a de decembro 2018, la Max-Planck-Societo estis dunginta totalon de 23 767 laboristoj, el kiuj 15 650 estis sciencistoj. Ĉirkaŭ 44.4% estis inaj dungitoj kaj 31.5% el dungitoj estis eksterlandanoj.[4]
Alison Abbott: German science starts facing up to its historical amnesia, en: Nature Vol 403 (2000), S.474f. (artikolo pri la Komisiono por la historio de la Kaiser-Wilhelm-Gesellschaft under National Socialism)
Gretchen Vogel: Aufbau Ost: Max Planck's East German Experiment, en: Science Vol. 326, 6. Novembro 2009 (pri la novaj institutoj en la orienta parto de Germanio)