Marcelo José das Neves Alves CAETANO (literumita ankaŭ Marcello, en portugala prononco: [mɐɾˈsɛlu kɐiˈtɐnu]; 17a de Aŭgusto 1906 – 26a de Oktobro 1980) estis portugala politikisto kaj akademiulo. Li estis la dua kaj lasta estro de la diktatora reĝimo Estado Novo sukcedinte post António Salazar. Li servis kiel ĉefministro el 1968 ĝis 1974, kiam li estis elpostenigita dum la Revolucio de la Diantoj.
Biografio
Li studis juron en la Universitato de Lisbono, kaj doktoriĝis en 1931. Li specialiĝis en Administracia Juro. En 1937 li publikigis la unuan eldonon de sia Manlibro de administracia juro, kiu dum la vivo de la aŭtoro konos dek eldonojn (la lasta en 1973), ĉiuj plibonigitaj.
Lia politika kariero ekis en 1940. Kadre de la politika dekstro, li apogis la diktatorecan reĝimon salazarisman kaj okupis altajn postenojn en la diktatora reĝimo Estado Novo kiel nacia komisaro de la faŝisma Mocidade Portuguesa (Portugala Junularo), ministro de la Kolonioj, ministro de la prezidenteco ĝis 1958, kiam grava politika krizo rezultis en lia elpostenigo fare de la memproklamita ĉefministro, nome la diktatoro António de Oliveira Salazar.
En 1968, post la retiriĝo de Oliveira Salazar, ege malsana kaj malkapabla regadi, li revenis al Ŝtata Konsilantaro kaj estis nomumita prezidanto de la Ministraro. Kiel sukcedanto de Salazar, li pluigis politikon de kontinuecon rilate al sia antaŭulo, spite adoptadon de la moto "Evoluo en la kontinueco". En la intenco distanciĝi de la antaŭa epoko, li entreprenis serion de mildaj reformoj, kiel la nomŝanĝo de la Polico PIDE al Direcção-Geral de Segurança (DGS). La 25-an de Aprilo 1974 li estis elpostenigita de la militistoj kadre de la Revolucio de la Diantoj, kiu finigis la diktaturon en Portugalio. Caetano ekziliĝis al Brazilo kaj tie mortis.