La azia raso Ficedula parva albicilla havas la ruĝan gorĝon ĉirkaŭata de grizo kaj diferencan kanton. Ĝi estas foje separata kiel la Tajga muŝkaptulo, aŭ la Ruĝgorĝa muŝkaptulo, Ficedula albicilla (Pallas, 1811).
La reproduktanta masklo de tiu malgranda 11–12 cm longa muŝkaptulo estas ĉefe grizbruna supre kaj blanka sube, kun griza vizaĝo kaj oranĝa gorĝo. La ventro estas blanka sed la flankoj estas iom flavecaj. La okulringo estas sufiĉe markata. La beko estas nigra kaj havas la larĝan sed pintoforman tipon de la dumflugaj insektomanĝantoj. Fakte tiu specio krom kapti insektojn dumfluge ĉasas raŭpojn inter la kverkofoliaro, kaj ankaŭ manĝas berojn. La bazo de la ekstera vosto estas blanka dum la resto de la vosto estas nigra; tiun markan voston estas ofte levata supren dum ripozo kaj gvatado de preterpasantaj insektoj kiuj estos kaptataj plej ofte dumfluge kaj foje surgrunde. Vintre ili estas ĉefe silentecaj sed havas tipan alvokon de muŝkaptuledoj ĉip-ĉip-ĉr-rrr. Dum la reprodukta sezono, la kanto konsistas el melodiaj fajfoj, kiel tiu de la Blanknigra muŝkaptulo .
Nereproduktantaj maskloj, inoj kaj junuloj havas brunajn kapojn kaj ne havas la gorĝan kolmakulon, sed estas facile distingeblaj al aliaj muŝkaptuledoj de la genro Ficedula pro la grando kaj pro la vostobildo kvazaŭ de enanto, kun invertita malhela T kontraŭ la blankaj vostoflankoj.
Ili troviĝas ĉefe ĉe deciduaj arbaroj, ĉefe ĉe akvejoj. Ili konstruas malferman neston en arbotruo aŭ similaj kaŝejoj. La ino demetas 4-7 ovojn.
Studoj pri ties printempaj alvenoj al la reproduktejoj de Pollando el 1973 al 2002 montras ke maskloj revenas pi frue dum plialtiĝantaj temperaturoj.[1]
Referencoj
↑Cezary Mitrus, Tim H. Sparks & Piotr Tryjanowski (2005) First evidence of phenological change in a transcontinental migrant overwintering in the Indian sub-continent: the Red-breasted Flycatcher Ficedula parva. Ornis Fennica 82:13-19. PDF