Maio de Bari (itale Maione da Bari) (mortis la 10-an de novembro 1160) estis la tria el la grandaj admiraloj de Sicilio kaj la plej grava viro en la normanda reĝlando de Sicilio dum la regado de Vilhelmo la 1-a (1154–66). Lord Norwich nomis lin "unu el la plej influaj ŝtatistoj en Eŭropo".