Filino de la ĝeneva bankisto Jacques Necker, kiu estis tiam ministro pri financoj de la franca reĝoLudoviko la 16-a, ŝi estis instruita en intelektula medio, kie ŝi renkontis, ekde sia junaĝo, multajn eminentulojn.
En 1803, ŝi estis forpelita el Francio de Napoleon la 1-a, kiu malŝatis la sendependemon kaj malestimon pri li, kiujn li trovis en ŝiaj verkoj. Ŝi ekloĝis en la familia kastelo de Coppet, malgranda svisa komunumo ĉe la lago Lemano.
Tie, ŝi publikigis multajn verkojn, kaj provis rekrei la kulturan etoson, kiun ŝi konis en Parizo. Ŝi kunvenigis multajn ekzilitajn intelektulojn kaj lokajn eminentulojn, (inter aliaj Benjamin Constant, kun kiu ŝi havis pasian kaj ŝtorman rilaton).
Pro la antaŭeniro orienten de la napoleona armeo kaj la vigleco de ŝia verko Pri Germanio, kiu atakis la francan imperiestron, ŝi denove fuĝis en 1810. Ŝi unue volis atingi Brition, sed estis devigita iri orienten ĝis Peterburgo, Rusio, kie ŝi loĝis apud Aleksandr Puŝkin. Fine, ŝi sukcesis alveni en Stokholmo, kaj poste, en 1813, en Londono.
Post la napoleona malvenko, en 1814, ŝi povis reiri en Francion, kie ŝi loĝis ĝis sia forpaso, en 1817.
Verkoj
Madamo de Staël estas ofte taksata kiel unu el la unuaj romantikaj verkistoj, pro la ĉefeco de la sentoj en ŝiaj skriboj. Plej ofte, ili temas pri sendependemo. Oni povas ankaŭ konsideri ŝin kiel pra-feminisma verkistino.
El ŝiaj verkoj, la plej konataj estas:
Leteraro pri la verkoj kaj karaktero de Jean-Jacques Rousseau - (Lettres sur les ouvrages et le caractère de J.-J. Rousseau), 1788
Pri la influo de pasioj ĉe la feliĉo de unuopuloj kaj nacioj - (De l'influence des passions sur le bonheur des individus et des nations), 1796
Delphine, 1802
Corinne aŭ Italio - (Corinne ou l'Italie), 1807
Pri Germanio - (De l'Allemagne), 1810/1813
Pripensoj pri memmortigo - (Réflexions sur le suicide), 1813