Coppet estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2855 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
Coppet situas ĉe la nord-okcidenta bordo de Lago Lemano en distanco de proksimume 13 km nordoriente de Ĝenevo kaj 8 km okcidente de Nyon en regiono nomita Sankta Tero. Tra Coppet fluas la rivereto Doye, kiu fontas en Bogis-Bossey, trafluas Céligny, Founex, Commugny antaŭ alflui al Lago Lemano en Coppet.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,87 km², de kiuj 2,7% estas kovritaj de arbaro, 34,2% servas por agrikulturo kaj 62,6% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Coppet limas en nordo al Founex, en oriento al la Lago Lemano, en sudo al Tannay, kaj en okcidento al Commugny.
Kastelo
La kastelo de Coppet, de 13-a jarcento estis aĉetita en 1784 de Jacques Necker, ministro pri financoj de la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj patro de Madame de Staël. Tie ŝi loĝis post esti forpelita el Francio fare de Napoléon Bonaparte.
Trafiko
Tra Coppet pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko tra Berno kaj Laŭzano al Ĝenevo, la tiel nomita Svisa Vojo (Route de Suisse). La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn norde de la komunumo en Chavannes-de-Bogis. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Coppet datiĝas el la jaro 1294 kiel Copetum. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de lagoborda setlejo el la bronzepoko kaj de romia vilao, tombofiguro kaj mejloŝtono de la imperiestro Antonio. En la jaro 1271 la senjoroj thoire kaj Villars de Savojo akiris bienon en la Senjorujo Commugny kaj tiel fondis la merkatolokon kaj la kastelon de Coppet. En la jaro 1314 la senjorujo estis akirita de la familio Allamand, kiu en 1349 al Coppet koncedis urbajn liberecojn. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la urbo apartenis al la Voktejo Nyon kaj ekde la revolucio al la samnoma distrikto.[3]
Famuloj
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildoj