En 850, ses monaĥoj elmigris el Kimrujo kaj instaliĝis en la valon apud la riveroRance ĉe la nuna urbeto Léhon.
[1][2]
Ili komencis dehaki arbojn por konstrui domojn kaj preĝejon kaj kultivi la grundon.
Iun tagon, ĉasis Nevenoeo kaj lia kortego en la arbaro. Ili interparolis kun la monaĥoj kaj Nevenoeo promesis helpi ilin kondiĉe, ke ili trovos relikvojn de iu ajn sanktulo.
La monaĥoj pripensis la aferon kaj decidis iri per boato ĝis la insuloSark en la Maniko. Tie kuŝis la relikvoj de sankta Magloire en monaĥejo. Dumnokte, ili plenumis sian projekton kaj revenis kun la relikvoj.
Nevenoeo rekompensis ilin per mono kaj bienoj. Mirakloj pli kaj pli okazis. Kaj pli kaj pli da personoj instaliĝis tie.
Tiam la sinjoroj de Lehon konstruigis kastelon sur la altaĵo unue per ligno kaj poste per ŝtono.
En 910 alvenis la normanoj kaj fuĝigis la monaĥojn.
Post la liberigo de Bretonujo fare de Alano la 2-a de Bretonio, nomita Barbetorte aŭ al louarn (la vulpo), (910 - Nantes, 952), la monaĥoj revenis, sed la abato restis en Parizo. La abatejo fariĝis do priorejo, malpli grava ol abatejo.
La monaĥejo sankta Magloire de Léhon estis konstruita dum la 9-a jarcento. Unue abatejo, ĝi fariĝis priorejo je la 11-a. Viziteblaj estas la preĝejo, la klostro kaj la loĝejo de la monaĥoj.
La konstruaĵoj de la monaĥejo situas ĉe la rivero Rance, sub la kastelmonteto.
La preĝejo
La preĝejo de la monaĥejo viziteblas kaj vidindas ĉefe la romanika pordego, la baptokuvo, kuŝostatuoj.