Lunska minejo estas la naftogasokondensata minejo, kiu situas en la kontinentbreto de la Oĥotska Maro, 235 km sude de la urbo Oĥa (Saĥalena provinco, Rusio) kaj estas parto de la Oĥotska naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1984 kaj plu esplorata.
Geologio
La minejo estas ligita al granda braĥiantiklinala falto je grandeco 8,5 x 26 km, amplitudo 600 m ene de la Nija antiklinala zono. La strukturo estas disigita per serio da ŝovaj rompoj kies ŝova amplitudo varias de kelkaj metroj ĝis 200 m. Tavoloj ĉe la randoj de la strukturo kuŝas ĉe angulo 8-10°.
La minejon formas terigenaj sedimentaĵoj de la nutova, okobikaja kaj daginska tavolaroj de neogeno. La industrian signifon havas naftogasaj sedimentaĵoj de la darginska tavolaro de malsupra-meza mioceno je profundeco 1893-2845 m, kiuj konsistas el grejsoj, aleŭrolitoj kaj argilitoj.
Efika dikeco de la tavoloj varias de 7 ĝis 37 m, poreco 17-28%, komenca tavolpremo 20,5-28,1 MPa. Entute estas trovitaj 23 produktohavaj tavoloj. La kuŝejoj estas volbaj, masivo-tavolaj kaj tavolaj, tektone ŝirmitaj. La grandeco 5,7 x 4,9 km, alteco de la gasa parto 345-401 m, tiu de naftomarĝeno 12-30 m.
La gaso enhavas etanon, ne enhavas sulfuron, aliaj elementoj: metano 90-92%, homologoj de metano 7-8%, azoto 0,3-0,5%, karbonduoksido 0,4-1,4%. Enhavo de gasokondensato estas 104-116 gramoj/m³.
En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 452,3 miliardoj da kubaj metroj.
Literaturo
- Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Лунское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 229. ISBN 5-85270-327-3.